| Esperanto - Bialystok CD |
|
|
| Verkita de zzzemfira89 | |||||
| 06/03/2009 | |||||
|
Esperanto - Bialystok CD elŝuto / download / stiahnuť / pobierz
Permeso: Libera por nekomerca uzado. Pli infoj ĉe http://www.liberafolio.org/2008/bjalistokakd/, Enhavas muzikon, videojn, librojn, gazetoj ,kursoj, ... [EO,PL] En septembro 2008 ĉiuj legantoj de la prestiĝa pola tutlanda ĵurnalo Gazeta Wyborcza ricevoi kun la gazeto ankaŭ kompakt-diskon kun kurso de Esperanto kaj ampleksa prezento de la Esperanto-movado. La diskon laŭ mendo de la urbo Bjalistoko produktoi la teamo de E@I, kaj la eldonon financis la urbo mem. La eldono de la disko estas parto de granda informa kampanjo pri Esperanto, iniciatita de la urbo Bjalistoko lige kun la Universala Kongreso de Esperanto, okazonta en la naskiĝurbo de Ludoviko Zamenhof en 2009.
Enhavo: Afiŝmuro - interesaj faktoj pri Esperanto. Amuzparko - kelkaj ludoj, per kiuj eblas lerni kaj praktiki Esperanton. Biblioteko - kelkaj ekzemplaj libroj en Esperanto. Post musklako sur la “Katalogo” aperis 8 libroj Esperante: La Sankta Biblio (Malnova Testamento -4 partoj, Nova testamento), La aventuroj de Pinokjo, La filino de la kapitano, Gulivero en Liliputo, Esperanta proverbaro, Quo vadis -2 partoj, La faraono -3 partoj. Esperanto-centro - tre detalajn informojn pri ĉiuj aspektoj de Esperanto kiel lingvo kaj la movado (ili aperis post la musklako sur diversaj aĵoj, kiuj situas en la “ĉambro”). Esperanto-klubo - informoj pri Esperanto-klubo de la urbo Bjalistoko. Gazetejo - informoj pri kelkaj ekzemplaj gazetoj en Esperanto. Informa centro -ĝi enhavas informojn pri la KD: ideo, enhavo, kreintoj ktp. Kinejo - filmoj pri Esperanto. Lernejo - bazan gramatikon de Esperanto, lingva kurso kaj ekzemplaj frazoj. lernu!-lando - tiu ĉi konstruaĵo montras nian karan la plej grandan multlingvan retejon por lernado de Esperanto. Monumento de L.L. Zamenhof - koncizaj kaj bazaj informoj pri la iniciatinto de Esperanto. Muzikejo - ekzemplaj kantoj en Esperanto. Urbodomo - salutvortoj de la urbestro de Bjalistoko. ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() Dankon al http://esperantino.wordpress.com por bildoj kaj informoj. |
|||||
| Lasta Ĝisdatigo ( 24/09/2009 ) | |||||
| Posta > |
|---|














