La revuo "Kontakto" invitas kontribui al la numero, dedichita al literaturo
Verkita de KuboF   
25/11/2007

Cxiuj estas invitataj kontribui al la revuo “Kontakto”, kies temoj estas prezentitaj sube. Okaze de ajnaj demandoj, bonvolu demandi min: kontakto(heliko)tejo.org

Numero 2007:6. La cxef-temo – “Literaturo” La legantoj de “Kontakto” estas invitataj paroli pri literaturo. Temas kaj pri la literaturo gxenerale (historio, skoloj, problemoj), kaj pri apartaj literaturaj verkoj. Rakontu pri la famaj verkoj, aperintaj en via gepatra lingvo – alilandanoj, kiuj plej ofte konatigxas kun la tradukoj ofte ne scias kaj ne komprenas la detalojn kaj nuancojn de la verko, por ne paroli jam pri la historia fono kaj kasxita enhavo. Per Esperanto intersxangxu la informojn pri la nacilingva literaturo! La informoj pri malmulte konataj verkoj aux pri literaturajxoj en “malgrandaj” lingvoj estas aparte interesaj! La limdato – la 10a de decembro.

Numero 2008:1. La cxef-temo – “Neordinaraj hobioj” Ni cxiuj havas proprajn sxatokupojn, kiuj foje estas tute nekutimaj. Gxenerale, inter esperantistoj la homoj kun neordinaraj hobioj estas tre multaj, cxar Esperanto mem ja estas unu el suficxe neordinaraj manieroj pasigi la tempon. Rakontu pri viaj hobioj, pri viaj sxatataj okupoj, pri tio, kiujn neordinarajxojn vi faras dum libera tempo – kaj legu la similajn konfesojn de aliaj legantoj de “Kontakto”! La limdato – la 1a februaro.

Vi povas diskuti pri tio ĉi tie.

Transprenite el Esperantujo.org

Lasta Ĝisdatigo ( 25/11/2007 )