Somera Esperanto-Studado - la unua Lernu! renkontiĝo
Verkita de KuboF   
24/04/2008
Aŭguste 2008 en Slovakio okazos Somera Esperanto-Studado. Dum ĝi okazos la unua fizika renkontiĝo de uzantoj, kreantoj, tradukantoj kaj aliaj helpantoj de Lernu!. Longe oni sonĝis pri renkontiĝo de Lernu! komunumo kaj nun finfine estas bonajn kondiĉojn pro tio. Modra estas estas proksime de tri ĉefurboj (Bratislavo, Vieno, Budapeŝto), organizantoj estas spertaj.
Pasintjara aranĝo Slava Esperanto-studado (SES) startis ĉiujare organizitan aranĝon en Slovakio. Ĉi jara renkontiĝo okazos inter la 9a kaj 17a de aŭgusto.
Dum SES oni povos lerni Esperanton, babili en internacia etoso, spoti, koncertumi kaj danci vespere, ekskursi, naturumi kaj turismumi (la aranĝo okazos en belega loko apud arbaroj kaj lagoj), sportumi kaj multon pli. Kvalitaj E-instruistoj certe instruos komencantoj kaj ankaŭ progresantoj. Ĝis nun konfirmitaj Stano Marček, Birke Dockhorn, Bertilo Wennergren.
 
Pli informoj kaj retaliĝilo estas ĉe Lernu!.
Lasta Ĝisdatigo ( 24/04/2008 )