E@I lanĉis prikomputilan blogon
Verkita de KuboF   
09/11/2008

E@I denove prizorgas gravaĵon kaj lanĉis novan projekton. Kiel nomo de organizo diras (Esperanto@Interreto) ankŭ ĉi tiu projekto ligitas al Esperanto kaj interreto, sed nun iomete alie. Ĝis nun ni vidis bonegajn retpaĝarojn pri kaj por Esperanto (lernu.net, lingvo.info, interkulturo.net, ...). Nun ni povas interkonatiĝi kun retpaĝar' en Esperanto pri interreto. La unua en vico estis multlingva prikomputila vortaro Komputeko.net, nun post frazoj alvenas artikoloj. Prikomputila novaĵejo mankis sed ĉi incizuro pleniĝas. Kia estas nova blogo, kiu kuntribuadas kaj pri kio oni skribas?

Kiel blogo, ankrita en retadreso http://blogo.ikso.net, informas: "La paĝo estas preparata kaj konstruata." Tio diretas pri kvalito de paĝar' kaj artikoloj sed komenci oni devas. Nuntempe, laŭ informoj de informpaĝo, pri la blogo okupiĝas jenaj personoj: Peter BALÁŽ, Jevgenij GAUS, Slavik IVANOV kaj Yves NEVELSTEEN. Ĉiuj estas aktivaj membroj de E@I (kaj mi ne scias de kio aliaj ankaŭ) do skribado de artikoloj prokomputilaj ne estas oftega. Ankaŭ pro tio estas kunlaboro bonvenatega, sufiĉas sendi retpoŝton al blogo(ĉe)ikso.net kun via pripkribo. Anakŭ mi uzis ĉi eblecon (vizitota paĝar', bona reklamo de E@I, kaj ĉefe ebleco disvastigi miajn grandajn konojn Laughing. Nune iomete koleras min ligileco kun Esperanto kiel lingvo (tradukoj de gravaj retpaĝaroj, programaroj, skribmanieroj deĉapelitaj literoj en diversaj operaciumoj) sed tio apartenas al Esperant. Feliĉe progresas ankaŭ temoj pri libera programaro, Linux kaj Windows ktp.
 
Pri kialoj pro kreado de blogo oni skrias je informpaĝo:
En la nuntempa mondo ofte ju pli klera vi estas pri komputilaj aferoj, des pli efike vi povas funkcii en diversaj okazoj. Kaj ne eblas per unu fojo ĉion ellerni, se vi vere volas fruktodone labori kaj havi altkvalitajn rezultojn, vi devas konstante sekvi la progreson - kiuj novaj teknikoj ekzistas? kiel tiuj teknikoj povas esti utilaj al mi? kiel plej efike eblas eluzi ĉiujn ekzistantajn eblojn? - estas multe da respondindaj demandoj. Bedaŭrinde oni ne ĉiam havas sufiĉe da tempo por serĉado de tiuj respondoj. Estus bone, se ili troveblus en unu loko. Ĝuste pro tio ni kreis tiun ĉi blogon.
 
Vi vidas ke ekde nun ni havas plian komputilinformejon, E@I novan projekton, aŭtoroj eblecon skribi sur fama paĝaro kaj kompreneble ni partoprenas je ekesto de nova komputika komunum(et)o.